中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Por manĝaĵa sekureco

de LI FANG

 

    Manĝaĵa sekureco estas unu el la multe atentataj problemoj en la ĉi-jaraj du sesioj. Kiel sekurigi la manĝaĵ-produkton? Xu Juyun, TPK-reprezentanto kaj fama kuiristo de Hunan-gustaj pladoj, proponis, ke oni devas severe kontroli krudajn materialojn de manĝaĵoj, kuiradon kaj levi la sekurecan konscion.

 

    Xu opiniis, ke Unue, oni devas atenti la krudajn materialojn de manĝaĵoj, precipe la viandon, preventi enmerkatiĝon de dombestoj kaj kortobirdoj trafitaj de epidemio por garantii manĝaĵ-sekurecon de popolanoj; samtempe koncernaj registaraj departementoj devas ellabori normojn pri kontrolado por ke nur la kvalifikitaj manĝaĵoj povu esti vendataj.

 

    Due, oni devas atenti la kuirejan purecon. Manĝaĵa pureco strikte rilatas al ĉiuj en la socio. Ĉiuj familioj kaj restoracioj devas multe atenti tiun problemon. Por manĝaĵ-industrio la plej grava estas kuireja ekipaĵoj kaj faka administrado.

 

    Trie, oni devas intensigi higienan konscion de restoraciaj laborantoj. Kuiristoj devas garantii manĝaĵan purecon, teni nekuiritajn kaj kuiritajn manĝaĵojn en malsamaj ujoj, kaj ludigi la rolon de fridujoj kaj sterilizaj ŝrankoj.

 

    Xu diris ankaŭ, ke se oni ne povus fundamente solvi la problemojn, la popolanoj probable maltrankvilus ĉiutage pro la sekureco de manĝaĵoj kaj ilia vivkvalito malaltiĝus; tial la manĝaĵsekureco ne estas bagatelo, sed grava afero koncerna al la vivkvalito kaj popola sano.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688