中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Fermiĝis en Pekino la 2-a sesio de la 11-a TPK

de CAI JINGBIAO

 

    Antaŭtagmeze de la 13-a de marto fermiĝis la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK). La fermon ĉeestis ĉinaj ŝtatgvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj Jia Qinglin ktp.

 

    La kongreso aprobis la rezolucion pri la registara laborraporto, la rezolucion pri plenumado de la disvolva plano de la nacia ekonomio kaj socio en 2008 kaj pri la disvolva plano de la nacia ekonomio kaj socio en 2009, la rezolucion pri plenumado de la budĝeto de la centra registaro kaj lokaj registaroj en 2008 kaj pri la budĝeto de la centra registaro kaj lokaj registaroj en 2009, kaj rezoluciojn respektive pri la laborraporto de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj pri tiu de la Plej Supera Popola Prokurorejo.

 

    La fermon prezidis TPK-prezidanto Wu Bangguo. En sia parolado, Wu Bangguo diris: "La kongreso disvolvis la demokration, procedis laŭ la leĝoj kaj estas tre sukcesa. Kun alta respondeco kaj konscio pri historia misio, TPK-reprezentantoj laŭleĝe plenumis sian devon, serioze diskutis kaj ekzamenis la raportojn kaj aktive donis siajn proponojn. La rezolucioj kaj la raportoj aprobitaj de la kongreso sufiĉe reflektis la komunan deziron de ĉiuj nacioj de Ĉinio."

 

    En tiu ĉi regula jarkunveno, ĉ. 3000 reprezentantoj el diversaj lokoj de Ĉinio sufiĉe diskutis pri traktado de la monda financa krizo kaj akcelado de ekonomia disvolvo stabila kaj relative rapida kaj aprobis la menciitajn raportojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688