中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Zhu Xueqin: oni devas atenti edukadon kaj trejnadon de kamparano-laboristoj

de YANG JINZHI

 

    Zhu Xueqin (dekstre) el Ŝanhajo, Kang Houming (meze) el Chongqing, kaj Hu Xiaoyan (maldekstre) el Guangdong estas reprezentantoj de kamparano-laboristoj en la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). La 3-an de marto atinginte Pekinon ili tuj kolektiĝis por diskuti siajn proponojn pri edukado kaj trejnado de kamparano-laboristoj.

 

    “Ĉinaj kamparano-laboristoj estas malfortaj ĉefe pro malalta klereco, kaj ili plej bezonas edukadon kaj trejnadon.” Kiel reprezentanto de la kamparano-laboristoj de TPK, Zhu faris enketon kaj esploron pri leĝaj interesoj de kamparano-laboristoj en la pasinta jaro.

 

    “Kamparano-laboristoj en urboj plej multe suferas de la internacia financa krizo pro tio, ke ili estas nek bone edukitaj nek profesie trejnitaj. Plejparto de ili laboras en laborul-densaj entreprenoj, kiuj estas facile eliminitaj pro manko de teknika apogo, kaj ties laboristoj facile perdas sian laborpostenon,” diris Zhu. “Mi esperas, ke diversnivelaj registaroj pliigos investon al trejnado de la kamparano-laboristoj kaj pliintensigos kontrolon por garantii efektivigon de politikoj de la ŝtato.”

 

    Zhu esperas, ke la kamparano-laboristoj fortigos lernadon kaj altigos sian kapablon. 32-jara Zhu mem estas ekzemplo ŝanĝi sian sorton per lernado. En 1995 rezigninte lernadon en supera mezlernejo, ŝi iris el sia vilaĝo al Ŝanhajo kaj eklaboris kiel kudristo en la Konfekcia Limigita Kompanio Huari. Ŝi diligente lernis kaj estis dufoje sendita al Japanio por profesia trejnado. Ŝi estas honorita kiel eminenta kamparano-laboristo de Ŝanhajo kaj tiu de la tuta lando. Nun ŝi servas kiel prezidanto de laborsindikato kaj tradukisto de la japana lingvo en la kompanio.

  





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688