中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Wu Bangguo: oni devas preni ekonomian kreskon kiel la ĉefan taskon

    Posttagmeze de la 5-a de marto Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio diskutis kune kun la reprezentantoj de Anhui-provinco la raporton pri registara laboro.

 

    Wu diris, ke la raporto pri registara laboro, farita de ĉefministro Wen Jiabao, faris konkretan aranĝon pri laboroj en la kuranta jaro, kaj grave por la sekvanta laboro estas efektivigi la difinitan celon. Diverslokaj registaroj devas fari konstruivan laboron laŭ propraj realaj kondiĉoj, preni la ekonomian kreskon stabilan kaj rapidan kiel la ĉefan taskon, ŝanĝi manieron de la ekonomia disvolvo, garantii kaj plibonigi popolan vivon, kaj akceli ĉiuflankan, akordan kaj daǔrigeblan disvolviĝon de la ekonomia socio.

 

    Wu emfazis, ke oni devas bone koni favorajn kondiĉojn kaj pozitivajn faktorojn de Ĉinio en la disvolvo, firmigi memfidon pri la disvolviĝo, kaj bone efektivigi per solida laborado politikojn kaj rimedojn por kreskigi la ekonomion, akomodi la strukturon kaj plibonigi la popolan vivon.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688