中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Gennady Krivosheev: Mi estas kontenta pri malfermeco de la du sesioj de TPK kaj ĈPPIK

de YUE LIANGUO

 

    Akceptante intervjuon de raportisto el la ĉina Xinhua Novaĵ-Agentejo, Gennady Krivosheev, estro de la pekina filio de la rusa novaĵ-agentejo Interfax, diris: “Mi estas tre kontenta pri la malfermeco de la du sesioj. Laboro de la informcentro de la du sesioj estas aktiva kaj efika, kaj helpate de ĝi eksterlandaj raportistoj povas intervjui facile reprezentantojn de la Tutlanda Popola Kongreso kaj membrojn de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.”

 

    Krivosheev trifoje laboris en Ĉinio, entute 14 jarojn. Kiel raportisto de la sovetia novaĵ-agentejo ITAR-TASS li laboris unuafoje en Ĉinio en 1978-1983, kaj duafoje en 1986-1990. Februare de 2004 li triafoje venis al Ĉinio. Li diris: "Antaŭ 2004 la sesioj de TPK kaj ĈPPIK ne estis tiel malfermaj al fremdlandaj vehikloj kiel nun. Mia raportado al la du sesioj de TPK kaj ĈPPIK en vera senco komenciĝis en 2004.”

 

    Krivosheev lernis la ĉinan lingvon en la Normala Kolegio de Chita kvin jarojn. Post trifoja laborado en Ĉinio li povas libere babili kun ĉinoj en la ĉina lingvo. Pro la flua ĉina lingvo, bona kompreno pri Ĉinio kaj afableco li ofte estas intervjuata de ĉinaj raportistoj dum la sesioj de TPK kaj ĈPPIK.

 

    Krivosheev diris, ke la internacia financa krizo vastiĝas plue. Ĝi influos la ĉinan ekonomion, precipe la eksportadon. Tial la ĉefa temo de la ĉi-jaraj du sesioj estos ekonomio. “Nun la ĉina ekonomio multe influas la mondan ekonomion. Kiajn kontraŭrimedojn Ĉinio prenos al la internacia financa krizo? Tio estas multe atentata de la tuta mondo, kompreneble ankaŭ de rusaj raportistoj.” Li diris, ke ankaŭ la dungiĝo de kamparanoj en urboj kaj urbetanoj estas tre atentata, ĉar tio koncernas stabilecon de la socio.

 

    “Kiel la plej influa neregistara novaĵ-agentejo en Rusio, Interfax raportas ĉefe pri ekonomio. Pri ĉi-jaraj du sesioj mi raportos ĉefe la rimedojn prenotajn de Ĉinio por trakti la financan krizon,” diris Krivosheev. Tri raportistoj de la pekina filio de Interfax kaj raportistoj de la ŝanhaja filio faros raporton pri la sesioj.

 

    Krivosheev diris, ke ĉi-jare li ĉefe atentos la enhavon de la raporto pri registara laboro kaj la gazetarajn konferencojn de la Ĉina Popola Banko, la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono kaj la Financa Ministerio. “Mi certe ĉeestos la gazetarajn konferencojn okazigotajn por ĉinaj ĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj.” Li diris, se li havus ŝancon fari demandon al la ĉefministro, li plej volas demandi: Ĉu la ĉinaj rimedoj por grandigi la enlandajn konsumojn estas efikaj? Kian planon Ĉinio havos por pligrandigi la enlandajn konsumojn? Kiel Ĉinio kaj Rusio starigos efikan sistemon por garantii pluan disvolvadon de energia kunlaboro? Li volas demandi la ministron pri eksteraj aferoj: Kiel Rusio kaj Ĉinio intensigos kunlaboron sur la internacia scenejo?





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688