中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
"Surreta intervjuejo" unuafoje aperis en la informa centro de TPK kaj ĈPPIK

    En la kurantaj Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), oni unuafoje instalis "Surretan intervjuejon" kaj petis TPK-reprezentojn kaj ĈPPIK-membrojn komunikiĝi pri fokusaj problemoj kun retumantoj per interreto.

 

    Intervjuate, Zhu Shouchen, vicestro de la informa centro de TPK kaj ĈPPIK kaj sekretario de la sekretariejo de la Ĉina Ĵurnalista Asocio, diris, ke por liveri pli realan servon al vehikloj ĉinaj kaj alilandaj, krom kolektiva intervjuado, la centro unuafoje fondis "Surretan intervjuejon" kune kun la Xinhua-a Retejo sub la Xinhua-a Novaĵ-agentejo, la Popola Retejo sub la Popola Ĵurnalo kaj aliaj ĉ. 10 retejoj kaj petis TPK-reprezentantojn kaj ĈPPIK-membrojn rekte komunikiĝi pri fokusaj problemoj kun retumantoj per interreto.

 

    La intervjuoj estas aranĝitaj laŭ la proceso de TPK kaj ĈPPIK, kaj la temoj inkluzivas de traktado de la financa krizo, politiko de makroskopa ekonomio, justica justeco ktp. Zhu Shouchen diris, ke Ĉinio nombras pli ol 300 milionojn da retumantoj, kaj tio estas la plej granda nombro en la mondo, nun la interreto ludas pli kaj pli gravan rolon.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688