中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Por konstrui harmonian mondon kun longdaŭra paco kaj komuna prospero

    La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri registara laboro en la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. En la raporto li diris, ke en la nova jaro Ĉinio daǔre alte levos la standardon de paco, disvolvo kaj kunlaboro, persistos en vojo de paca disvolvado, sendependa kaj paca diplomatia politiko kaj reciprok-profitiga kaj malferma strategio.

 

    Wen montris, ke en la pasinta jaro Ĉinio atingis rimarkindajn sukcesojn en eksteraj aferoj. Ĉinio kunlaboris kun la internacia socio por alfronti la financan krizon, okazigis Azi-Eŭropan Pintan Konferencon por akceli reciprokan politikan konfidon kaj pragmatan kunlaboron inter aziaj kaj eǔropaj landoj, pozitive antaŭenpuŝis duflankajn kaj plurflankajn diplomatiojn, kaj ludis konstruivan rolon en solvo de fokusaj problemoj mondaj kaj regionaj. Ĉinio firme protektis la ŝtatan suverenecon, sekurecon kaj disvolvan intereson, defendis leĝajn interesojn de ĉinaj civitanoj kaj juraj personoj en fremdaj landoj. La internacia pozicio kaj influo Ĉinio multe altiĝis.

 

    Wen emfazis, ke Ĉinio profundigos pragmatajn kunlaborojn kun diversaj flankoj por kune bremsi vastiĝon de la internacia financa krizo, antaŭenpuŝos reformadon de la internacia financa sistemo, oponos kontraǔ la protektismo en komercado kaj investado por revigligi la mondan ekonomion kiel eble plej rapide. Ĉinio plue kontribuos por solvo de varmpunktaj kaj mondaj problemoj, konsiderante bazajn interesojn de la ĉina kaj tutmondaj popoloj. La ĉinaj registaro kaj popolo volas klopodi kune kun diverslandaj registaroj kaj popoloj por kune alfronti defiojn, dividi bonŝancojn de la disvolvado kaj konstrui la harmonian mondon kun longdaŭra paco kaj komuna prospero.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688