中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉina registaro prenas stabilan kaj rapidan kreskon de ekonomio kiel sian ĉefan taskon en la kuranta jaro

    Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara laborraporto farita la 5-an de marto, ke en la kuranta jaro, la ĉina registaro laboras ĉefe por trakti la financan krizon kaj akceli stabilan kaj rapidan kreskon de sia ekonomio.

 

    Wen Jiabao montris, ke la registara laboro en la kuranta jaro devas esti tutece planita, kun akcento de ŝlosilaj laboroj kaj plene praktiki la serion da planoj por akceli stabilan kaj rapidan kreskon de sia ekonomio, t.e. pliigi la registaran investon en la granda skalo, plenumi la du-jaran investan planon kun totala sumo de 4000 miliardoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) kaj praktiki strukturan imposto-reduktadon por pliigi la enlandan konsumadon; praktiki la planon por reĝustigi kaj reprosperigi industriojn en granda skalo cele altigi la konkurecan povon de la nacia ekonomio; plenenergie levi memkreivecon kaj intensigi scienc-teknologian subtenon por fortigi disvolvan kapablecon; altigi la nivelon de la socia garantio en granda skalo, akceli laborigon en la urboj kaj kamparo kaj aliajn sociajn aferojn.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688