中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉina totala enlanda produkto-valoro kreskos je 8% en 2009 laŭ antaŭkalkulo

    Ĉina ĉefministro Wen Jiabao konigis en Pekino en la 5-a de marto, ke laŭ antaŭkalkulo la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio en 2009 kreskos je 8% kaj la konsumaĵa prezo de loĝantoj altiĝos je 4%.

 

    Wen emfazis, ke la registaro difinis la celon de kresko je 8%, konsiderinte la bezonon kaj eblecon de la disvolvado. Por Ĉinio, la evoluanta lando kun 1.3 miliardoj da loĝantoj, estas necese teni certan ekonomian kreskan rapidecon por pliigi dungiĝon de urbanoj kaj kamparanoj, altigi enspezon de la loĝantoj kaj protekti stabilecon de la socio. La celo estos atingebla, nur se oni havas taŭgajn politikojn, bonajn rimedojn kaj efikajn agojn.

 

    Wen publikigis ankaŭ aliajn celojn por la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio en 2009: dungu pli ol 9 milionojn da homoj en urboj, kaj la procenta nombro de senlaboriĝintoj registritaj en urboj estu regita je malpli ol 4.6%; stabile kreskigu enspezojn de urbanoj kaj kamparanoj; plibonigu la staton de internaciaj en- kaj elspezoj.

 

    La ĉina registaro difinis la celon de kresko de la totala enlanda produkto-valoro je 8% en 5 sinsekvaj jaroj.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688