中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Zheng Guoguang: fortigi meteoprognozon por servo al agrikulturo

    La 4-an de marto Zheng Guoguang, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj estro de la Meteologia Administracio de Ĉinio, diris, ke oni devas fortigi meteoprognozon por eviti kaj redukti katastrofojn kaǔzitajn de ekstremaj veteroj al agrikulturo.

 

    Partoprenante en la dua sesio de la 11-a ĈPPIK, Zheng respondis demandojn de raportistoj. Li diris, ke sekve de la klimata varmiĝo de la tuta terglobo, ekstremaj veteroj plioftiĝas, kaj katastrofo okazinta en ĉiu 50-a jaro antaŭe, nun aperas en ĉiu 10-a aǔ 20-a jaro, tial ni devas intensigi agrikulturan meteoprognozon por eviti kaj redukti katastrofojn. Ĉinio jam organizis teamon de meteologiaj asistantoj el pli ol 300 mil kamparanoj. Trejnite la kamparanoj posedas bazajn sciojn pri meteologio kaj povas ĝustatempe rearanĝi produktadon por redukti naturajn katastrofojn. Li diris, ke tiu ĉi rimedo estas tre efika kaj ludas gravan rolon en la ĉi-jara laboro kontraŭ sekeco. Li emfazis, ke Ĉinio multe progresas en prognozo de katastrofaj veteroj kaj ŝanĝado de vetero per homaj fortoj.

 

    Ĉinio estas unu el la landoj grave influataj de klimato. Laǔ statistiko de la Agrikultura Ministerio de Ĉinio, en la lastaj jaroj la perdo kaŭzita de meteaj katastrofoj pliiĝas; en 2004 perdiĝis pro tio pli ol 30 miliardoj da kilogramoj da greno kaj en 2007 pli ol 50 miliardoj da kilogramoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688