中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Nombro de urbaj laboruloj aliĝintaj al la baza asekuro por emeritoj pliiĝis je 17.53 milionoj

    Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la raporto pri registara laboro, ke en la pasinta jaro la ĉina registaro faris tutecan planadon pri disvolvo de la ekonomia socio kaj donis grandan atenton al socia konstruado ĉefe por plibonigi la popolan vivon.

 

    Wen konigis, ke estis klare substrekitaj la dungado kaj socia garantio. Oni plibonigis la politikon de dungado, nova entreprenado kaj efektivigis la sistemon pri minimuma salajro. Diversaj sociaj asekuroj servas al pli da homoj kaj la nombro de urbaj laboruloj aliĝintaj al la baza asekuro por emeritoj kaj tiu por kuracado pliiĝis je 17.53 milionoj kaj 20.28 milionoj da homoj respektive. La nombro de aliĝintoj al asekuroj por senlaboreco, laborakcidento kaj nasko kreskas plu. La pokapa monata pensio de entreprenaj emeritoj pliiĝis je 110 juanoj.

 

    Komenciĝis provo de la reformado pri la baza asekuro por emeritoj en registaraj institucioj. La registaro nun esploras la novan socian asekuran sistemon por maljunaj kamparanoj kaj stabile iras la laboro pri socia garantio por migraj laboristoj kaj kamparanoj, kiuj perdis sian agron. Ĉiuflanke plifortiĝis la sistemo pri la minimuma vivtenado de urbanoj kaj vilaĝanoj, kaj 66.19 milionoj da homoj ricevis tiun helpon. Altiĝis la subvencio por malriĉaj salajruloj kaj studentoj. Grandskale altiĝis monhelpo al militistaj invalidoj, familioj de militistoj kaj revoluciaj martiroj. Fortiĝis konstruado de loĝdomoj kaj rekonstruado de kabanoj. La malfaciloj de malalt-salajruloj en loĝado iagrade mildiĝis. Estas solvita la problemo pri trinkakvo de 48 milionoj da kamparanoj.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688