中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Fremdaj amaskomunikiloj atentas, kiel ĈPPIK diskutas por stimuli ĉinan ekonomion

    La 3-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la dua sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Pro la monda financa krizo, fremdlandaj amaskomunikiloj multe raportis tiun ĉi konferencon, precipe la rimedojn alprenotajn de Ĉinio por akceli la nacian ekonomion kaj socian stabilecon.

 

    La 3-an de marto la Usona Asociita Gazetaro raportis, ke tio estas la unuafoja TPK kaj ĈPPIK post eksplodo de la monda financa krizo en la pasinta jaro, la rimedoj publikigotaj por akceli kreskadon de la ĉina ekonomio estas vaste atentataj. La konferenco varme diskutos pri laborigo, socia garantio, edukado, mediprotektado ktp.

 

    La brita novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke ekonomio kaj garantio de socia stabileco estas ĉefa temo de TPK kaj ĈPPIK. Ĝi citis vortojn de ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin, ke alfronte al komplika kaj serioza situacio de ekonomio, oni devas "penadi por akceli plibonigon de la popola vivo, harmonion kaj stabilecon de la socio."

 

    Franca novaĵ-agentejo raportis, ke TPK kaj ĈPPIK celos realigon de la plano kun la sumo de 4 mil miliardoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por akceli la ekonomian kreskadon kaj socian stabilecon.

 

    Japana amaskomunikilo Kyodo News raportis, ke 2009 estas la 60-a datreveno de la fondiĝo de la nova Ĉinio, en tiu ĉi jaro tenado de ekonomia kreskado kaj socia stabileco estas grava celo de Ĉinio. ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin emfazis en la inaŭguro de la 2-a sesio de la 11-a ĈPPIK, ke Ĉinio devas daŭrigi stabilan kaj rapidan kreskadon de ekonomio.

 

    La ĵurnalo de Japana Ekonimia Novaĵo raportis en la 2-a de marto, ke malhelpate de la monda financa krizo, ekonomia politiko fariĝos la plej grava temo de TPK kaj ĈPPIK, ankaŭ traktado de la rilatoj inter rapida kresko de ekonomio kaj reĝustigo de industria strukturo estas urĝa afero. "Plibonigo de la popola vivo" kaj "akcelado de la socia harmonio" fariĝos ĉefaj vortoj de TPK kaj ĈPPIK, kaj la du sesioj publikigos rimedojn por altigi enspezon de kamparanoj.

 

    La retejo de "Wall Street Ĵurnalo" en la ĉina lingvo malfermis rubikon "TPK kaj ĈPPIK". La retejo raportis en la 2-a de marto, ke laŭ antaŭvido, TPK kaj ĈPPIK aprobos kelkajn strukturajn rimedojn koncernantajn la popolan vivon, ekzemple, reformado de la kuraca sistemo, leĝo pri sekureco de manĝaĵoj kaj pliigo de mon-asigno por la baza soci-garantia sistemo. "Pli kaj pli klara estos kiel la ĉina registaro efektivigos la publikigitajn politikojn por stimuli la financon, inkluzive de la investa plano kun la totala sumo de 4 mil miliardoj da juanoj."

 

    Rusa semajna gazeto "Specialistoj" raportis en la 2-an de marto, ke la konferenco refoje asertas pri la celo de ekonomia kresko en 2009, kaj oni faros multon por solvi la problemon de laborigo. Tio estas signalo por la ĉina popolo, ke ĉinaj ŝtataj gvidantoj estas fidoplenaj por plenumi sian planon.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688