中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio planas budĝetan deficiton de 950 miliardoj da junanoj en 2009

    La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia registara laborraporto, ke en 2009 la registaro planas buĝetan deficiton de 950 miliardoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro). Laŭ statistiko, tiu cifero kreis novan rekordon en la historio de la nova Ĉinio kaj estas trioble pli multa ol tiu en 2003, la rekolda jaro en la buĝeta deficito. Tio montras, ke la aktiva financa politiko ekludas sian rolon: oni pliigas skalon de budĝeta deficito, kolektas kapitalojn por grandigi investadon kaj garantii ekonomian kreskadon.

 

    Laŭ koncerna normo de Eŭropa Unio oni rigardas danĝeraj la budĝetan deficiton kaj ŝuldan sumon, kiuj respektive konsistigas 3% kaj 60% de la totala enlanda produktovaloro. Kvankam la skalo de nia budĝeta deficito en 2009 estas pli granda ol tiu en la pasintaj jaroj, tamen la budĝeta deficito kaj la ŝulda sumo konsistigas respektive malpli ol 3% kaj malpli ol 20% de la totala enlanda produktovaloro de Ĉinio, tial tio estas eltenebla de la sinteza forto de Ĉinio kaj estas sekura.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688