中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Centra financo investos 42 miliardojn da juanoj por akceli labordonadon

Dung-foiro

    En la 5-a de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris registaran laborraporton en la inaǔguro de la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke oni devas preni ĉiujn eblajn rimedojn por akceli dungiĝon, kaj por tio la centra financo investos 42 miliardojn da juanoj (ĉ. 6.1 miliardoj da usonaj dolaroj).

 

    Wen diris, ke oni devas meti laborigon de altlernejaj diplomiĝintoj en elstaran lokon, kaj samtempe havigi laborojn al kamparanoj en urboj per registara investo kaj konstruado de gravaj projektoj. Krome oni devas doni helpon en laborigo al tiuj, kiuj malfacile trovas laboron en urbetoj, senenspezaj familioj kaj laborkapabluloj en regionoj trafitaj de katastrofo.

 

    Wen diris ankaǔ, ke oni devas subteni mementreprenadon por krei laborŝancojn; doni oportunon kaj favorecon en eniro de merkato, imposto kaj financo; kaj kuraĝigi la servan industrion, laborul-densajn, mez- kaj malgrandajn entreprenojn, kaj neŝtatan ekonomion plene ludi sian rolon por liveri pli multajn postenojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688