中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Investo de 850 miliardoj da juanoj por medicina reformo

    Chen Zhu, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj ministro pri sano de Ĉinio, diris, ke la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis la projekton pri reformado de medicino kaj investos 850 miliardojn da juanoj en la venontaj 3 jaroj por kurac-garantio kaj la medici-serva sistemo. Tio konformas al la ĉina stato kaj utilas al la justeco kaj efikeco.

 

    Chen opinias, ke la investo de 850 miliardoj da juanoj estos uzata unuflanke por la garantia sistemo, kiu nun restas ankoraŭ sur malalta nivelo, kaj aliflanke por la serva sistemo, inkluzive de kuracado, medikamentoj kaj publika higieno. Li diris, ke la proporcio de la investo por la du flankoj estas ankoraŭ en diskutado, tamen la nova koopera kuracado en la kamparo kaj la kuracado en urbetoj estos certe akcentataj.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688