中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Reago al raporto pri TPK kaj ĈPPIK (I)

    Zdeněk Pluhař (Ĉeĥio)

 

    Certe estas por mi interesaj la jenaj elektitaj temoj:

 

    1. Reformado pri sistemo de medicina servado kaj kuracado

 

    2. Sekureco de manĝaĵoj kaj medikamentoj

 

    3. Pliigi enlandan konsumadon por fronti kontraŭ la financa krizo

 

    4. Rekonstruado post la tertremo en Wenchuan

 

    5. Akceli disvolvadon de la centra kaj okcidenta partoj de Ĉinio

 

    6. Akceli sekurecon de laboro kaj redukti laborakcidentojn

 

    7. Administri laŭleĝe kaj plenumi leĝojn por popolanoj, kaj ĉiuj estu egalaj antaŭ la leĝo

 

    Mi tre dankas al vi pro via sciigo kaj elkore vin salutas.

 

    Petro Chrdle (Ĉeĥio)

 

    Karaj samideanoj, dankon por via sciigo. La supre menciitaj punktoj de la du altaj kunsidoj estas tre interesaj.

 

    Manolo Parra (Hispanio)

 

    Saluton,

 

    Mi volus scii, ĉu en Ĉinio ekzistas iu minimuma salajro por laboristoj, laŭleĝe fiksita; ĉu estas fiksita la normala daŭro de labortago; ĉu estas deviga iu tempo de feriado, pagata; ĉu laboristoj rajtas striki por postuli pli altan salajron.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688