中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Konstruado de longatempa sistemo kontraŭ trosekeco

de SONG JIAN

 

    De oktobro 2008 pro manko de pluvo trosekeco aperas malsamgrade en la norda kaj nordokcidenta partoj kaj la baseno de la Flava Rivero kaj tiu de Huaihe-rivero de Ĉinio, kaj tiu en Henan-provinco estas tre serioza. Laŭ la ĝisdata statistiko en Henan-provinco la areo suferanta de trosekeco atingis 3 milinojn da hektaroj, kaj sur 33 mil hektaroj tritiko iagrade velkis.

 

    En la 2-a Sesio de la 10-a Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco de Henan-provinco okazinta lastatempe, Niu Yuguo, membro de tiu konferenco kaj estro de la Riverafera Buroo de la Flava Rivero en Henan-provinco, faris mocion "Rapidigi konstruadon de bazaj akvoutiligaj instalaĵoj en la irigaciata regiono kaj starigi longatempan sistemon kontraŭ trosekeco".

 

    Henan-provinco estas grava grena bazo de Ĉinio. Manko de akvo estas granda problemo de grenproduktado de tiu provinco.

 

    Niu Yuguo diris, ke irigacio estas la aorto de agrikultura produktado. Konstruo de akvoutiligaj instalaĵoj por agroj estas nemankigebla por agrikultura disvolviĝo kaj kamparana bonhaviĝo. Kiel granda agrikultura provinco, Henan devas ĉiamaniere plialtigi la sintezan agrikulturan produktivecon, kiel eble plej rapide ŝanĝi la malfortan situacion de bazaj akvoutiligaj instalaĵoj kaj konstrui longatempan sistemon kontraŭ trosekeco.

 

    Niu Yuguo proponis pliigi investon de akvoutiligaj instalaĵoj kaj agroplibonigo por realigi daŭrigeblan disvolvon; plibonigi akvoutiligajn instalaĵojn ĉe la Flava Rivero por havigi al la loko altan grenan produktivecon kaj samtempe doni sufiĉan atenton sur akvoŝparado kun la celo efektivigi efikan administradon de la akvo el la Flava Rivero.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688