中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La dua sesio de la 11-a ĈPPIK -- ŝparema kaj mediprotekta

    La 1-an de marto Zhao Qizheng, membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj proparolanto de la dua sesio de la 11-a ĈPPIK, diris, ke la ĉi-jara sesio estos ŝparema, mediprotekta kaj altefika.

 

    Zhao diris, ke en la pasintaj 5-6 jaroj la plej longa sesio daǔris 12 tagojn kaj la plej mallonga 9.5 tagojn. Por ŝparado la ĉi-jara sesio estos mallongigita al 9 tagoj. Krome, oni loĝigos la ĉeestantojn en hotelojn proksimajn de la kunvenejo por redukti trafikan koston.

 

    Li emfazis, ke la plej granda ŝparo estas en altefika aranĝado de la administraj aferoj de la sesio. Dum la sesio oni ricevos milojn da proponoj el ĈPPIK-membroj. Laborantoj respondecaj pri administraj aferoj de la sesio klasos la proponojn laǔ iliaj enhavoj por altigi la efikecon. Krome, por malpliigi disdonon kaj printadon de dokumentoj oni laŭeble pasigos la dokumentojn en komputilojn de ĉiuj ĈPPIK-membroj. Nun en la hotelaj ĉambroj, kie loĝas la membroj oni ne liveras tualetaĵojn destinitajn por unufoja uzo.

 

    Zhao diris, ke la internacia financa krizo estas aparte atentata. La proponoj de ĈPPIK-membroj temas ĉefe pri la influo de la krizo al la ĉina ekonomio, ĉinaj kontraŭrimedoj, laborigo, industria revigligo, scienca kaj teknika kreiveco, socia garantio, edukado kaj medicino.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688