中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
296 proponoj por la dua sesio de la 11-a ĈPPIK

    Ĝis la 17-a horo de la 2-a de marto la dua sesio de la 11-a ĈPPIK ricevis entute 296 proponojn.

 

    La proponoj “perfektigo de la sistemo pri financa kontrolo kaj redukto de financa risko”, “starigo de nova modelo de politika asekuro de agrikulturo”, “ellaboro de regularo pri socia asekuro por kamparanoj perdintaj kampojn”, “akcelo de antaǔlernejaĝa edukado” kaj aliaj estis prezentitaj de ĈPPIK-membroj antaǔ la inaǔguro de la 2-a sesio.

 

    Influate de la internacia financa krizo de la pasinta jaro la ĉina ekonomio suferas de grandaj malfaciloj kaj laborigo ne facilas. La propono “laborigo influata de la internacia financa krizo", prezentita de la centra komitato de la Partio Zhigong de Ĉinio, montras, ke laborigo de diplomitoj el altlernejoj kaj laborantoj el kamparo jam fariĝis grava problemo, kaj je tio oni faris multajn proponojn.

 

    Estas multe atentataj de la membroj de la konferenco la problemoj pri komerco kaj financo, urba kaj kampara konstruado, politiko kaj leĝoj, kuracado kaj sanigo, homa bonstatigo, edukado ktp. Krome, estas atentataj de ili ankaǔ kultura propagando, sciencoj kaj teknologioj, agrikulturo kaj forstokulturo . Nun oni daǔre prezentas siajn proponojn.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688