La 3-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Kaj en la sama tago la ĵurnalo Renmin Ribao publikigis sian ĉefartikolon, kiu esprimas varman gratulon al ĈPPIK kaj deziras plenan sukceson de la sesio.
La artikolo diras, ke la jaro 2009 estas la 60-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj ankaŭ la 60-a datreveno de la fondiĝo de ĈPPIK kaj tiu de la starigo de la sistemo pri multpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo, estrata de la Komunista Partio de Ĉinio. La fakto pruvis, ke ĉi tiu sistemo estas la baza politika sistemo, kiu konformas al la ŝtata stato de Ĉinio kaj havas la ĉinan trajton.
|