中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Pli ol duono de ĉinaj retumantoj zorgas pri kontraŭkorupteco kaj enspezo

    La ĝisdata surreta enketo montras, ke kontraǔkorupteco kaj enspezo estas la plej atentataj problemoj de ĉinaj retumantoj koncerne la duan sesion de la Tutlanda Popola Kongreso kaj tiun de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

 

    La du sesioj okazos komence de marto en Pekino. La Ĉina Novaĵ-Retejo kolektas opiniojn de popolanoj pri la du sesioj. Ĝis la 25-a de februaro 48431 retumantoj estis enketitaj. La rezulto montras, ke 75.5% de la enketitoj zorgas pri kontraǔkorupteco kaj 69.1% -- pri enspezo.

 

    La dek plej atentataj problemoj laŭvice estas kontraǔkorupteco, enspezo, kultura konstruado, edukado, prezo de domoj, socia garantio, reformado de medicina servo, bilomerkato, la rilatoj ambaŭflanke de la taiwan-a markolo kaj harmonia diplomatio.

 

    Komento diras, ke 2008 estas la jaro de surreta kontrolado en Ĉinio. En 2009 ĉinaj retumantoj per specifa rimedo partoprenas politikajn aferojn de Ĉinio.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688