中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Enketo pri temoj prizorgataj de ĉinoj antaŭ la sesioj de TPK kaj ĈPPIK

    Ĉi-jare la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj tiu de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) okazos marte en Pekino. La retejo de la ĉina registaro kaj la Xinhua-a Novaĵ-agentejo kune faras enketon. Ili invitas popolanojn klaki la plej interesantajn kaj la plej zorgatajn temojn el la publikigitaj, kaj esprimi siajn opiniojn kaj proponojn pri reformado kaj disvolvado de Ĉinio. Koncernaj departementoj estos taskitaj transdoni tiujn opiniojn kaj proponojn al la du sesioj.

 

    Jen la 26 fokusaj temoj publikigitaj en la retejoj:

 

    1. Dungigo de altlernejaj diplomiĝintoj kaj kamparanoj en urboj

 

    2. Reformado pri sistemo de medicina servado kaj kuracado

 

    3. Loĝado de popolanoj

 

    4. Unuecigo de sociaj garantioj tra la tuta lando

 

    5. Entaǔenpuŝi edukan egalecon kaj pligrandigi edukan investon

 

    6. Efektivigi politikojn favorajn al kamparanoj kaj eviti enspezo-malpliiĝon de kamparanoj

 

    7. Sekureco de manĝaĵoj kaj medikamentoj

 

    8. Altigi salajran enspezon de popolanoj

 

    9. Vigligi kapitalan merkaton

 

    10. Protekti 112.5 milionojn da hektaroj da agroj por teni stabilecon de greno-produktado

 

    11. Pliigi enlandan konsumadon por fronti kontraŭ la financa krizo

 

    12. Rekonstruado post la tertremo en Wenchuan

 

    13. Akceli disvolvadon de la centra kaj okcidenta partoj de Ĉinio

 

    14. Justigi distribuadon laŭ laboro

 

    15. Akceli sekurecon de laboro kaj redukti laborakcidentojn

 

    16. Profundigi ekonomiajn, komercajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter la du bordoj de la Taiwan-a markolo

 

    17. Intensigi batalon kontraǔ korupteco

 

    18. Persisti en la politiko pri memstara kaj paca diplomatio kaj strategio pri reciproka favorigo kaj malfermo al ekstero

 

    19. Pliigi malkaŝecon de registaraj informoj kaj travideblecon de gravaj decidoj

 

    20. Ebligi al popolanoj prezenti siajn opiniojn

 

    21. Administri laǔleĝe kaj plenumi leĝojn por popolanoj, kaj ĉiuj estu egalaj antaǔ la leĝo

 

    22. Plifortigi mediprotektadon dum pliigo de enlanda konsumado

 

    23. Solvi konfliktojn ĝustatempe por harmonio kaj stabileco de la socio

 

    24. Disvolvi kulturajn aferojn, disvastigi tradiciajn kulturojn kaj riĉigi kulturan vivon de popolanoj

 

    25. Plibonigi sociajn publikajn servojn

 

    26. Instigi sciencan kreivecon kaj malpliigi dependecon de avangardaj teknologioj el aliaj landoj





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688