07-11: Novjara Renkontiĝo de Brazila Esperantista Junulara Organizo en la urbo Charqueada/SP, 180 km de la ĉefurbo San-Paŭlo. TTT-paĝo: bejo.esperanto.org.br/, retpoŝto: bejoesperanto@yahoo.com.br.
10-23: Aŭstralia Esperanto-Somerkursaro 2010 en "International House", loĝejo de studantoj de la Universitato de Sidnejo en la urbocentro. Lecionoj, plaĝo, sportoj, Festivalo de Sidnejo kun artistoj en- kaj eksterlandaj. TTT-paĝo: www.aesk.esperanto.org.au ; retpoŝto: aesk@dodo.com.au.
10-31: Malkovru la misteran landon "Angolo". Itinero: Luanda-MbanzaKongo-Benguela-Lobito-Huambo-Lubango. Vizitu kune kun ni Angolon, landon kiu disvolviĝas mirakle. Adr.: Afrika Turismo Servas, ul. Siekiewicza 18A, Zielonka, Pollando. retpoŝto: afrikaturismo@yahoo.fr.
26-29: Kongreso de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio en Wellington, Nov-Zelando. Eksterlandaj esperantistoj estas bonvenaj. TTT-paĝo: http://www.esperanto.org.nz.
(el Esperanto)
Redaktoro: Liu Zijia |