Gracia estas plorsaliko
kun longaj vergoj por mimiko.
Ĝi lerte ludas en zefiro
per verdaj notoj de muziko.
Similas ĝi al belulino
kun longaj haroj por fasĉino.
Ĝi nin distradas per dancado,
krom liverado de fasĉino.
(Laŭlum)