Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝtatoj, landoj kaj lingvoj de la mondo
2009-11-23

    Okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof dank' al financa helpo de S-ino Mila van der Horst - Kolińska ni decidis eldoni la libreton "Ŝtatoj, landoj kaj lingvoj de la mondo" kun jam la tria eldono de la mondmapo kaj Eŭropo-mapo - "Esperanto en la mondo". La mapoj estas integra parto de la libreto.

 

    La libreton kun mapoj ni preparis laŭ aŭtora klasifiko de 203 ŝtatoj kaj 95 landoj - kune 298, kiun faris Prof. dr Remigiusz Mielcarek kaj la klasifikon, ni kiel aŭtoroj kaj eldonantoj, plene akceptas. Tiuj principoj de klasifiko estas jenaj por: ŜTATOJ - suverenaj landoj rekonitaj de Unuĝintaj Nacioj (UN) kaj kromaj senoficiala rekono, ALIAJ LANDOJ kaj TERITORIOJ - apartaj landoj, sed almenaŭ havantaj apartajn vizojn kaj emigraciajn regulojn aŭ propran monsistemon aŭ poŝtmarkojn.

 

    La ŝtataj kaj landaj nomoj estas la plej parte la samaj kiel tiuj nomitaj de Akademio de Esperanto, Plena Ilustrita Vortaro kaj Universala Esperanto-Asocio, iom pli da landoj mencias MONATO, kvankam en MONATO pluraj nomoj estas aliaj ol tiuj de Akademio de Esperanto, PIV kaj UEA. Tamen en nia libreto kaj mapoj ni mencias ankoraŭ pliajn 8 ŝtatojn kaj 48 landojn, kiujn laŭ Vikipedio de oktobro 2009 ne notas la aliajn. Do, ĝi estas ankaŭ pionira agado. Ni ne rekonas kiel landoj insulojn kaj teritoriojn, kiuj ne havas loĝantojn. La belkolorajn mapojn preparis estro de firmao Mentalfactory - Andrzej Pasoń, al kiu ni tre dankas. El 298 ŝtatoj kaj landoj prezentitaj en la libreto kun mapoj pli ol 270 landoj vizitis mem la aŭtoro de la klasifiko - Prof. dr hab. Remigiusz Mielcarek. Mi, kiu elektis kaj redaktis en Esperanto la informojn, sukcesis viziti 202 ŝtatojn kaj landojn kaj tion mi faris dum duonjarcenta vojaĝado tra la mondo, do libreton ni presis ankaŭ okaze de mia 50-jara jubileo de la monda Esperanto-vojaĝado. La libreton kompletigas nomoj en Esperanto de la 163 la plej uzataj lingvoj en la mondo laŭ ISO 639.

 

    Okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof niaj mapoj prezentas ankaǔ 170 ŝtatojn kaj landojn de la mondo, kie ni sukcesis Esperanto - kontaktojn. Ĉu Vi konas pliajn landojn kun Esperanto-kontaktoj en la mondo? Ni sukcesis haste nur dum unu semajno kolekti la informojn, redakti kaj presi la libretojn, kion ni dankas al SKONPRES. Ni estas dankemaj se ni ricevos de Vi proponojn pri korektoj aŭ kompletigoj, kiujn ni klopodos utiligi por la sekvonta eldono.

 

    Ni esperas, ke la libreto kun mapoj servos bone por Vi kaj konvinkos Vin kaj Viajn amikojn ankaŭ viziti 298 ŝtatojn kaj landojn de la mondo.

 

    La plej novaj mapoj en Esperanto kun 298 ŝtatoj kaj landoj, ankaǔ de Europo kaj de Bydgoszcz kun la 20-paĝa libreto estas sendataj post la ricevo de 5 EUR por unu aǔ 3 EUR ekde 5 ekzempleroj. Laǔ la samaj kostoj (5 EUR aŭ 15 EUR por 5 ekz.) Vi povas ricevi ankaŭ la trian eldonon de la programo de Esperanto-Instruado en ISTK en Bydgoszcz - 24 paĝoj.

 

    Eblas pagi ankaǔ al nia subkonto ĉe Universala Esperanto-Asocio por: iktc-j.

 

    Internacia Klubo ESPERANTOTUR

 

    str. M. Sklodowskiej-Curie 10 PL 85-094 Bydgoszcz,

 

    tel/fakso 48-52 /346 11 51

 

    nia bankokonto: Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz n-ro (IBAN):

 

    PL 80 13201117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo POCZPLP4 por Internacia Centro

 

(el ESPERANTOTUR)

Redaktoro: Liu Zijia

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio