Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Memoro pri Nongtang
2009-11-09

de WEN GUANGHE

    Nongtang(strateto) estas miniaturo de loĝ-medio de la malnova Ŝanhajo.

 

Konservita strateto 
    Pro la socia evoluo tiaj stratetoj nun ekzistas nur en iuj malnovaj kvartaloj de Ŝanhajo. Ili estas kaj longaj kaj mallongaj, kaj larĝaj kaj mallarĝaj...

 

    Se rigardi de ekstere, la stratetoj aspektas preskaǔ samaj, ĉar ĉiuj domoj estas tegmentitaj per nigraj tegoloj. Enirinte, oni povas vidi multajn interesajn scenojn de la originala vivo de ŝanhajanoj.

 

    Antaǔ la 1980-aj jaroj la loĝ-kondiĉo de ŝanhajanoj estis malfacila. Malmultaj familioj havis loĝejon kun pluraj ĉambroj. Ofte en unu ĉambro kun areo de dekkelkaj kvadrataj metroj loĝis kvar aǔ kvin familianoj, eĉ sep aǔ ok familianoj de tri generacioj. La ĉambro servis kaj kiel manĝoĉambro kaj kiel dormoĉambro.

 

    Novgeedzoj, al kiuj mankis propra loĝejo, devis konstrui por si subtegmenton en la ĉambro de siaj gepatroj, aǔ pendigi kurtenon antaǔ sia lito.

 

    Tiam al loĝejoj mankis normaj kuirejoj kaj necesejoj. Oni uzis fornon por kuirado kaj sitelon kiel fekujon. Ĉiumatene bruo de fekuj-purigado ĝenis dormantojn, kaj fumo de fornoj tusigis kuirantojn.

 

    Malgranda spaco en stratetoj proksimigis homojn. Tage infanoj ludis ŝnursaltadon, kaŝludon, pilkojn, kaj plenaĝuloj babilis kun najbaroj ĉe la pordo de sia hejmo.

 

    En someraj noktoj la stratetoj estis vivoplenaj, ĉar multaj familioj eliris refreŝigi sin, sidante ĉe la pordo de sia hejmo, kaj iuj ludis karton aǔ ŝakojn sub la strataj lampoj. De tempo al tempo aǔdiĝis ĝojaj ridoj.

 

 Rekonstruota strateto

    De la 1990-aj jaroj komenciĝis rekonstruado en malnovaj kvartaloj. Novaj altaj komercaĵ-domoj anstataǔis domojn en stratetoj, kaj pli kaj pli malmultiĝis la stratetoj.

 

    En la radioj de la subiranta suno la stratetoj aspektas kadukaj. La ĉielo super la stratetoj ankoraǔ estas mallarĝa, tamen la nigraj pavimeroj perdis siajn antaǔajn kvadratecon kaj ordon, kaj fariĝis malebenaj kaj malsekaj.

 

    Elirinte el la stratetoj, oni tuj sentas frapon de bruoj de homoj kaj aǔtoj, kio atentigas rapidan ŝanĝiĝon de la vivo.

 

    Tamen la stratetoj restas en mia memoro, kaj ĉe mi ofte aperas la sceno, ke mi petolas kaj ludas kun miaj kamaradetoj en la stratetoj, kvazaŭ tio okazus hieraŭ.

 

(Redaktoro: Zhao Xi)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio