Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yesanpo-Ravino
2009-10-19

    Antaŭ nelonge, mi havis la plezuron viziti faman turisman lokon Yesanpo okcidente de Pekino kaj mi pensas, ke mi ne devas kaŝi la mirindajn pitoreskaĵojn en mia koro, sekve mi verkis la poemeton por ĝuigi ankaŭ miajn Esperantajn samideanojn.

-- Laŭlum

 

Teksto de LAŬLUM

Fotoj de WANG LIHUA

Jam antaŭ miloj da jarcentoj

Okazis terglob-incidento,

Kaj okcidente de Pekino

Aperis en montaro fendo.

 

 

La fendo longas je cent lioj,

Kun akvofaloj kaj rojstrioj.

Profunda estas la ravino,

Tre raras en ĝi sunradioj.

 

 

Mirinda majstro de skulpturo

Ja estas granda la naturo.

Ĝi kreis Yesanpo-Ravinon,

Pejzaĝojn belajn por plezuro.

 

 

En la ravin’ zigzagas pado,

Ŝtuparoj helpas en grimpado.

Facile flirtas papilioj,

Groteskas rokoj en parado.

 

 

Ĝi estas granda rokmuzeo,

Pri la tergloba ravin-kreo.

Tri ŝtupojn havas la ravino,

Kun rezidejoj por gefeoj.

 

 

Portseĝoj pretas por aĝuloj,

Ne facilmovaj per la kruroj.

Veturu ili sidkuŝante,

Por ĉion ĝui per l’ okuloj.

 

 

Se la ravinon vi vizitos,

Fabelajn belojn vi mem vidos.

Pro l’ mirindeco de l’ ravino,

Kontente ankaŭ vi ekridos.

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio