中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Politikoj pri la popola vivo en la laborraporto de la registaro en la pasintaj 5 jaroj

    En la 5-a de marto 2008 Wen Jiabao, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faris por la 5-a fojo la laborraporton de la registaro en la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK). En la 5 laborraportoj oni povas klare vidi detalajn paŝojn de praktikado de la politikoj pri la popola vivo kaj belan perspektivon de la popola vivo.

 

    Senpaga epoko de la deviga edukado en la urboj kaj la kamparo de Ĉinio

 

    La ĉi-jara laborraporto de la registaro promesis, ke surbaze de provado por la deviga edukado, ekde ĉi-jara aǔtuno la centra registaro de Ĉinio komplete nuligos bazajn kaj kromajn lerno-kotizojn en la urboj kaj kamparo. Tiam la deviga edukado en la urboj kaj la kamparo de Ĉinio estos tute senpaga.

 

    En 2005 komenciĝis la senpaga deviga edukado. La laborraporto de la registaro en 2005 promesis, ke la registaro nuligos pagojn por lernado kaj lerno-libroj de geknaboj de malriĉaj familioj en ekstreme malriĉaj gubernioj dum la periodo de la deviga edukado, kaj monhelpas internulojn. En 2006 la politiko estis ekpraktikata en la kamparo de okcidenta Ĉinio kaj parto de la kamparo de centra Ĉinio. En 2007 la politiko kovris la tutan kamparo de la lando.

 

    La senpaga deviga edukado havas epokfaran signifon kiel grava rimedo de la ŝtato por plibonigi la popolan vivon. S-ino Wang Jumei, reprezentanto de TPK, diris, ke la senpaga edukado multe faciligis la vivon de la familioj havantaj infanojn en la aĝo de la deviga edukado kaj radikale nuligis la fenomenon de lernoĉeso pro malriĉeco.

 

    Kunlabora kuracado por 900 milionoj da kamparanoj

 

    Post kelkjara provado la novtipa kunlabora kuracado estos disvastigata ĉi-jare en la tuta kamparo kaj altiĝos la normo de monhelpo. En 2006 la provado kovris 50.7% da gubernioj de la tuta lando, en 2007 -- 86%, kaj la nombro de kamparanoj inkluzive de kunlabora kuracado grandiĝis de 410 milionoj al 730 milionoj.

 

    Antaŭe kamparanoj plej timis malsaniĝon, ĉar tio rapide komplete malriĉigis ilin, kaj ili devige prokrastis viziton al kuracisto. Sheng Yanong, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj estro de Shizhu-gubernio de Chongqing, diris: “Nun la novtipa kunlabora kuracado estas praktikata tra la tuta lando kaj altiĝas la normo de monhelpo; realiĝos la revo pri kunlabora kuracado de la 900 milionoj da kamparanoj!”


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167