|
|
 |
|
Wen Jiabao (maldekstre) |
La 16-an de marto okazis la sesa plena kunveno de la Unua Sesio de la 11-a TPK. Post propono de ĉina prezidanto Hu Jintao, Wen Jiabao estis reelektita ĉina ĉefministro per voĉdonado.
En sia unua ofic-periodo (2003-2008) Wen Jiabao senigis la agrikulturan imposton praktikitan mil jarojn en Ĉinio kaj lerno-kotizon de la deviga edukado en la kamparo. Amaskomunikiloj priskribis, ke lia regado estas senhasta, sed kategoria, ke lia sekvantaro simpla, lia laboro efikoplena, kaj li persistas en la principoj montrante humilecon kaj sincerecon.
Li estas tre simpatia kun la popolo. Li helpis kamparano-laborulojn akiri pagon, vizitis vilaĝon de aidosuloj en Henan dum la Printempa Festo kaj kelkfoje venis al la plagitaj regionoj en suda Ĉinio por rigardi suferantojn de la neĝa katastrofo. Li estas laŭdata kiel bona ĉefministro de la ĉina popolo.
|