中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Zhang Yimou esperas, ke la malfermo de la Pekinaj Olimpikoj donos surprizon al la mondo

    La 12-an de marto okazis gazetara konferenco de la Unua Sesio de la 11-a ĈPPIK pri la Pekinaj Olimpikoj. Zhang Yimou, ĈPPIK-membro kaj ĝenerala diretoro de la inaŭguro kaj fermo de la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke li esperas, ke la arta prezentado en la malfermo de la Pekinaj Olimpikoj donos surprizon al la mondo kaj kontentigos la ĉinan popolon.

 

    Zhang diris ankaŭ, ke dek miloj da aktoroj faras en malsamaj lokoj provludon por la malfermo.

 

    Li konigis, ke lernante de la malfermo de la pasintaj Olimpikoj, ni ĉinoj plene prezentos la esencon de la ĉina kulturo kaj faros la malfermon de la Pekinaj Olimpikoj pli bona kaj pli brila.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167