Cui Dalin, ĈPPIK-membro kaj vicestro de la Ŝtata Sporta Administracio de Ĉinio, diris al raportistoj: "Ĉinaj sportistoj devas esti honestaj en la Pekinaj Olimpikoj. Ili nepre ne uzu dopilon, eĉ se ili ne akiros oran medalon. Tio estas la konsekvenca politiko de la ĉina registaro pri anti-dopado".
La ĉina registaro ĉiam sekvas la politikon de severa malpermeso kaj kontrolo de dopado kaj serioza puno al dopil-uzantoj. Li diris, ke laŭ la nombro de profesiaj ĉinaj sportistoj, stato kaj nivelo de disciplinoj de la ĉina sporto, la absoluta kvanto de dopil-ekzamenoj de Ĉinio estas nun en avangarda pozicio tutmonde. Krome, Ĉinio starigis la sistemon, ke sportistoj raportu sian spuron kaj akceptu ekzamenon pri dopado en ĉiu ajn tempo ekster konkurso sen anticipa anonco.
Laŭ la Internacia Anti-dopila Regularo, unuafoja malobeanto estas punita per malpermeso de partopreno en konkurso por du jaroj. En Ĉinio, krom tiu puno, sportistoj uzantaj dopilon ricevas ankaŭ monpunon, kaj ankaŭ la trejnisto, kuracisto kaj klubo estas punitaj . |