中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Politikaj fokusoj en la okuloj de fremdlandaj raportistoj

    La 3-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 1-a Sesio de la 11-a ĈPPIK, kaj la 5-an de marto la 1-a Sesio de la 11-a TPK. Dum la du sesioj okazas elekto de novaj gvidantoj de la registaraj institucioj de Ĉinio.

 

    Laŭ raporto de hongkong-a ĵurnalo, sekve de rapidaj kreskado de sinteza ŝtata forto kaj leviĝo de la pozicio de Ĉinio en la internacia socio, fremdlandaj vehikloj donas pli kaj pli grandan atenton al TPK kaj ĈPPIK. Enketo montras, ke rilate al TPK kaj ĈPPIK fremdlandaj raportistoj atentas ĉefe pri jenaj 10 fokusaj temoj:

 

    Reformado de la registaraj institucioj kaj ŝanĝiĝo de la personaro de la nova registaro; ekonomia politiko; politika reformado; kvalito de produktaĵoj kaj sekureco de manĝaĵoj; medi-protektado; socio kaj popola vivo; kontraŭkoruptitiĝo; Pekinaj Olimpikoj; situacio de Taiwan-markolo; diplomatia politiko.

 

    S-ro Lin Guangyao, fama ĵurnalisto pri politikaj aktualaĵoj de la brita novaĵ-agentejo Reuters, diris, ke du gravaj fokusoj de la du sesioj ege atentataj estas reformado de la registaraj institucioj kaj ŝanĝiĝo de la personaro de la nova registaro, elekto de ŝtata vicprezidanto, vicĉefministroj de la Ŝtata Konsilantaro kaj rilataj superrangaj gvidantoj de Ĉinio, konkretaj enhavoj de publikigota reforma plano pri ebleco de starigo de la grandaj ministerioj de medio, fuelo kaj trafiko.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167