中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Juste plenumi la leĝojn kaj tutanime servi al la popolo

de YE TIEQIAO

 

    La 10-an de marto la Unua Sesio de la 11-a TPK okazigis sian trian plenan kunvenon en la Popola Halo de Pekino. Xiao Yang, estro de la Plej Supera Popola Juĝejo, faris laborraporton en la kunveno. Li diris, ke la popola juĝejo devas serioze efektivigi la politikon "juste plenumi la leĝojn kaj tutanime servi al la popolo" por garantii justecon de la socio.

 

    Li diris, ke en la pasintaj kvin jaroj la Plej Supera Popola Juĝejo direktis subajn popolajn juĝejojn en ellaborado de serio da rimedoj por servi al la popolo, protekti popolajn interesojn kaj faciligi la popolan vivon. "En juĝado de civilaj kazoj de trafiko, sekureco, kuracado, asekuro, rajtoatenco, konflikto en laborservo k.a. strikte ligitaj kun la interesoj de la popolo, se la fakto estas klara, leĝaj rilatoj konformaj, damaĝito urĝe bezonas kuracon, la juĝejo devas plej baldaŭ fari verdikton por ke damaĝito ĝustatempe akiru kompenson."


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167