La 12-an de marto la Unua Sesio de la 11-a TPK okazigis gazetaran konferencon, kaj ministro Yang Jiechi de eksteraj aferoj respondis al raportistoj, ke la problemo de Dalai-lamao koncernas al la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio, sed ne al religio aŭ nacio.
Yang rimarkigis, ke lastatempe Germanio asertis, ke Tibeto estas parto de Ĉinio. Ĝi ne subtenas nek instigas ajnan komploton de secesia ago de Tibeto. Pli kaj pli da eŭropaj landoj kaj popoloj konsciis, ke tio rilatas al la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco de Ĉinio, sed ne al religio aŭ nacio. Kredeble pli kaj pli da landoj travidos la secesian konspiron de Dalai-lamao.
|