| Aŭstraliaj vehikloj
La retejo La Aŭstraliano raportas, ke Ĉinio planas malrapidigi ekonomian kreskadon pere de serio da politikoj pri mono por superregi inflacion kaj teni ekonomian kreskadon je 8%. Pri la du sesioj raportas ankaŭ Sidneja Matena Heroldo kaj aliaj ĵurnaloj.
Sudaziaj vehikloj
La anglalingvaj pakistanaj ĵurnaloj Tagiĝo, Novaĵo kaj Tempo rete aperigis artikolojn, ke Ĉinio sekvos la principojn de la Monda Komerca Organizo, superregos la prezojn kaj fortigos subtenon al la kamparo.
Hindia Ekspreso publikigas koncernan enhavon pri la nacia defendo de Ĉinio, opiniante ke la laborraporto de la registaro esprimas la deziron de Ĉinio daŭrigi amikecon kun najbaraj landoj.
Japanaj vehikloj
La japana novaĵ-agentejo Kyodo raportas, ke la ĉina registaro daŭre subvencios la popolanojn kun malaltaj enspezoj. Nikkei analizas, ke la politiko de Ĉinio pri "prudenta" financo ebligos al ĝi daŭrigi rapidan kreskadon de ekonomio. Aliaj japanaj ĵurnaloj diris, ke Ĉinio alte atentos la sekurecon kaj kvaliton de siaj produktoj.
Sudorient-aziaj vehikloj
La plej granda ĉinlingva ĵurnalo de Filipinoj Mond-novaĵo diris en sia ĉefartikolo, ke ĉi-jare pro elekto de nova estraro de la ĉina registaro, la du sesioj estas aparte atentataj, kaj duobliĝis la nombro de fremdlandaj raportistoj al la du sesioj.
Singapura Lianhe Zaobao aplaŭdas demokratian progreson de la du sesioj. |