Posttagmeze de la 10-a de marto, akceptante intervjuon de ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ekonomikisto Li Yining esprimis en Pekino, ke post la Pekinaj Olimpikoj de 2008, la kreska rapideco de ĉina ekonomio ne falos.
Li opinias, ke la ĉina ekonomio nun troviĝas en meza periodo de industriigo kaj la terciara industrio ankoraŭ havas grandan disvolvan spacon.
Li Yining antaŭdiris, ke la enlanda prezaro eble estas alta en la unua duonjaro de la kuranta jaro. En la dua duonjaro, diversaj rimedoj regos la altiĝan tendencon de prezaro. |