Zhu Xueqin en ruĝa jako parolis rapide kaj klare, kaj oni malfacile kredas, ke ŝi estas "kamparano-laborulo" en kutima impreso, sed prefere prenas ŝin altklasa oficisto en urbego.
Raportisto demandis: "Ĉu vi jam ne plu estas kamparano-laborulino? Ĉu vi povas esti vera proparolanto de kamparano-laboruloj?" Post medito nelonga Zhu diris: "Unue mi laboris kiel kamparano- kudristino, kaj nun mi fariĝis reprezentanto de kamparano-laboruloj. Mi persone spertis la malfacilan vivon de la kamparano-laboruloj, kaj iam mi eĉ vivis pli malfacile ol ili. Tiu tempo estis certe malfeliĉa dum mia vivo, sed estas ankaŭ valora. Mi kredas, ke mi estas vera reprezentanto de la plej bazaj kamparano-laboruloj kaj mi povas reprezenti ilin."
Antaŭ ŝia veno al Pekino, multaj kamparano-laboruloj skribis aŭ telefonis al ŝi por peti ŝin transdiri iliajn plendojn, kaj ŝi sentis pezan taskon sur si. "Mi estis tiel streĉita, ke mi sendormis plurajn tagojn." Zhu diris, ke antaŭ veno al Pekino, ŝi enketis multe en Ŝanhajo.
Helpate de la federacio de sindikatoj de Ŝanhajo, Zhu vizitis multajn industriajn distriktojn, konstruajn kompaniojn kaj restoraciojn kie laboras multaj kamparanoj, por fari enketadon. Ŝi faris detalajn notojn kaj eltiris la ĉefajn por prezenti ilin al la popola kongreso. La plendoj de la kamparano-laboruloj temas pri vivtenado en maljuneco, medicina garantio, enspezo, sekureco en laboro kaj edukado de la infanoj.
Pri medicina asekuro de kamparano-laboruloj en urbo, Zhu esperas, ke oni starigos landan sistemon, por ke la kamparano-laboruloj povas daŭre ĝui la asekuron malgraŭ transposteniĝo. Ŝi diris, ke Ĉinio havas grandegan nombron da kamparano-laboruloj ofte migrantaj, tial landa sistemo de medicina asekuro povas helpi pli multajn kamparano-laborulojn. Krome Zhu tre zorgas kamparano-laborulinojn en naska aĝo, kaj esperas ke la naska asekuro inkluzivos la kamparano-laborulinojn kaj doni necesajn ekzamenojn al la gravedaj kamparano-laborulinoj. |