中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Novaj rimedoj de la ĉina registaro kontraŭ neĝa katastrofo (IV)

    Ministerio de Civilaj Aferoj: fini rekonstruadon antaŭ la fino de junio

 

    Surbaze de detala enketado pri la damaĝo kaj disfalo de domoj en la plagitaj regionoj, la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio direktis la katastrofitajn regionojn pli frue ellabori planon de rekonstruado. Oni devas ellabori rekonstruadan planon antaŭ la fino de marto kaj komenci la rekonstruadon; antaŭ la fino de junio oni devas fini la rekonstruadon kaj ekspertizadon pri la rekonstruado.

 

    La katastrofo alportis grandan damaĝon, kaj la Ministerio de Civilaj Aferoj nun interkonsiliĝas kun la Ministerio de Financo por taŭge altigi subvencion al koncernaj familioj de katastrofitaj regionoj.

 

    La Ministerio de Civilaj Aferoj esprimis, ke oni ellaboros ŝtatan urĝan kontraŭrimedon kaj ekzemplajn projektojn de diversaj gradoj kontraŭ serioza katastrofo, direktos kaj akcelos ellaboradon kaj perfektigon de projektoj de kontraŭrimedo de gubernioj, subgubernioj kaj plansetlejoj en la urboj kaj la kamparo. Surbaze de rapidigo de rekonstruado kaj pligrandigo de la 13 centraj konservejoj por urĝasavaj materialoj, oni riĉigos la specojn de rezervitaj materialoj kaj altigos kapablon de savado.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167