| Ekonomia temo estas plej atentata
Japana ĵurnalo Yomiuri raportis, ke la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) inaŭguriĝis en la 5-a de marto, ke ĝi prenos preventadon de inflacio kiel la plej gravan taskon por stabiligi la ekonomion kaj socion.
En la centra ekonomia laborkunveno okazinta antaŭ la fino de 2007, la ĉina registaro ŝanĝis sian monpolitikon "prudentan" al "striktiga" . Por garantii sukceson de la Pekinaj Olimpikoj okazonta en la medio de stabila ekonomio kaj socio, oni antaŭvidas, ke TPK fortigos la rimedojn pri "striktiga" monpolitiko.
Japana ĵurnalo Sankei raportis, ke la fokusa temo de tiu ĉi sesio de TPK estas: ĉu oni povas publikigi konkretajn politikojn por solvi la kontraŭdirojn en ekonomio, precipe la problemon de rapida altiĝo de varprezoj ekde la lasta aŭtuno.
En januaro de 2008, la konsuma preza indico de la ĉeftero de Ĉinio altiĝis je 7.1% kompare kun tiu de la sama periodo de la lasta jaro, tio estas rekorda en la pasintaj 11 jaroj.
|