| La 5-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 1-a Sesio de la 11-a TPK, kaj la 3-an de marto la 1-a Sesio de la 11-a ĈPPIK. Fremdlandaj vehikloj tre zorgis pri la du sesioj kaj raportis multe pri la ĉinaj nacia ekonomio kaj popola vivo, reformado de registaraj institucioj, ekonomia disvolviĝo kaj socia stabileco, kiujn ĉinaj gvidantoj alte taksas.
Nacia ekonomio kaj popola vivo fariĝis fokusa temo
Raporto de la brita kompanio Brodkasta diras, ke la nacia ekonomio kaj popola vivo de Ĉinio estas temo zorgata de reprezentantoj de TPK kaj de membroj de ĈPPIK. La raporto diras tion laŭ proponoj kaj paroladoj ricevitaj de la sekretariejoj de TPK kaj ĈPPIK.
Germana ĵurnalo "La Monda Ĵurnalo" raportis, ke la ĉina popolo havas detalajn atendojn pri TPK. Laŭ enketo, 92.5% de la popolo postulas bridi altiĝon de prezoj, 88.6% de la popolo zorgis pri la politiko pri financo, precipe ties influo al merkato de akcioj. Aliaj fokusaj temoj estas prezo de domo, enoficigo, medicina problemo kaj urĝa kontraŭrimedo de la ŝtato.
Singapura ĵurnalo "Komuna Ĵurnalo" raportis, ke kelkaj reprezentantoj de TPK, eksaj altranguloj kaj erudiciuloj alvokis per diversaj manieroj, ke la registaro kiel eble plej baldaŭ ellaboru leĝon pri publikigo de proprietaĵoj de kadroj pli altaj ol tiuj de guberni-estra rango al la popolo por kontroli kaj subpremi koruptiĝon. |