| Reformado de la registaraj institucioj metita en tagordo
Lastatempe germana ĵurnalo raportis, ke pli ol 5000 TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj iris de aliaj lokoj al Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, por ĉeesti la unuajn sesiojn de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Krom elektado de nova registaro, ili diskutos pri alia reformado de Ĉinio -- reformado de la registaraj institucioj.
La ĉinaj ŝtataj gvidantoj planas refoje rearanĝi kaj malmultigi la nunajn ministeriojn. Laŭplane, la ministerioj ne devas esti baro de merkata ekonomio, sed devas gvidi merkatan ekonomion harmonie disvolviĝi kune kun la socio kaj medio.
Japana ĵurnalo Yomiuri raportis, ke en la unua sesio de la 11-a TPK inaŭgurita en la 5-a de marto, Ĉinio reformados siajn registarajn instituciojn por altigi administran efikecon, kaj samtempe rearanĝos la ŝtatajn gvidantojn kaj ministrojn.
|