中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Ĉinaj gvidantoj partoprenis en diskutado de kelkaj delegacioj de TPK

    La 9-an de marto Hu Jintao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj respektive partoprenis en diskutado de kelkaj delegacioj al la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).

    Partoprenante en diskutado de la delegacio de Shandong-provinco, Hu Jintao emfazis, ke necesas pli rapide ŝanĝi la manieron de evoluo de la ĉina ekonomio kaj akceli bonan kaj rapidan evoluon; ke necesas persisti en la vojo de agrikultura modernigo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenpuŝi konstruadon de nova kamparo socialisma.

   Partoprenante en diskutado de la delegacio de Fujian-provinco, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, esprimis, ke pri persisto kaj plibonigo de la sistemo de TPK kaj bona plenumo de laboro de la kongreso en la nova situacio, necesas persisti en la vojo de socialisma politika disvolviĝo kun ĉinaj trajtoj, persisti en konsidero unue pri bazaj interesoj de la popolanoj kaj persisti en laŭleĝa agado.

    Ĉefministro Wen Jiabao partoprenis en diskutado de la delegacio de Jilin-provinco kaj diris, ke en nordorienta Ĉinio estas relative bona industria bazo kaj supereco en posedo de resursoj, necesas utiligi favoran kondiĉon de la loko kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de industrioj kun supereco, kia industrio pri fabrikado de pezaj ekipaĵoj.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167