| Reguligi projektan normon de elektroenergia reto por altigi kapablon kontraŭ neĝa katastrofo
Lu Jian, proparolanto de la Ĉina Ŝtata Kompanio de Elektroenergia Reto, diris, ke oni reguligos la projektan kaj inĝenierian normojn de elektroenergia reto por altigi kapablon kontraŭ neĝa katastrofo.
Laŭ koncerna plano, la kapablo de elektroenergia reto de 35-330 kilovoltoj altiĝos de okazo de katastrofo en ĉiuj 15 jaroj al tiu en 30 jaroj; tiu de la reto de 500 kilovoltoj - de okazo en ĉiuj 30 jaroj al tiu en 50 jaroj; kaj tiu de la reto de 750 kilovoltoj - por okazo en ĉiuj 50 jaroj. La konstruata ultraalta-tensia elektroenergia reto povos elteni katastrofon okazantan fojon en 100 jaroj. |