| Ministerio de Trafiko: ĉiuflanke ripari difektitajn ŝoseojn
Li Shenglin, ministro de trafiko de Ĉinio, diris, ke la trafika sistemo de Ĉinio rapide reagas por ripari la difektajn ŝoseojn.
Nun la ministerio jam faris aranĝon pri rekonstruado de difektitaj ŝoseoj, kaj postulis ke ĉiuj trafikaj departementoj ĉiuflanke riparu la difektitajn ŝoseojn. Oni devas utiligi la bonan veteron por ĉiuflanke forigi la lastan neĝon sur la ŝoseoj kaj terŝoviĝon, kaj kiel eble plej baldaŭ ripari la trafikajn instalaĵojn, forigi obstaklon el falintaj arboj por garantii glatan trafikon de la ŝoseoj. |