中文 | English | Français | Deutsch | 日本語 | Русский язык | Español | عربي | Esperanto | BIG5
Unua paĝo | Informoj | Plej zorgataj problemoj | Intervjuo | El la legantoj | Tra la lenso
Novaj rimedoj de la ĉina registaro kontraŭ neĝa katastrofo (II)

    Ministerio de Fervojoj: altigi rezervan kapablon de fervojoj por urĝa bezono

 

    Liu Zhijun, ministro de fervojoj de Ĉinio, opinias, ke la ĉi-foja katastrofo de frosto spegulas ke la konstruado de fervojoj multe postrestas de la bezono de la ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj por altigi kapablon kontaŭ katastofo, la plej bazaj rimedoj estas rapidigi konstruadon de fervojoj kaj levi la kapablon de transportado, precipe tiun de specialaj linioj por pasaĝeroj, kaj disigi transporton de varoj disde tiu de pasaĝeroj aŭ konstrui plurajn transportajn kanalojn inter grandaj ekonomiaj regionoj.

 

    Liu Zhijun emfazas, ke oni devas altigi la kapablon de fervojoj por urĝa bezono. La unua paŝo estas rezervi certan nombron da dizelaj lokomotivoj en la nunaj helpobazoj kaj rezervi sufiĉan fuelon; ekipi per generatoro la pli ol 2000 staciojn de la ĉefaj trunkaj fervojoj; perfektigi provizadon de ĉiuj specoj da urĝsavaj instalaĵoj, plifortigi helpajn instalaĵojn por savado kaj garantii rapidan refunkciiĝon de la fervojo en abrupta situacio.


© China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro) Retpoŝto: elpc@china.com Tel: 86-10-68327167