Donald Tsang, administra ĉefo de la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, ĉeestis kiel honora gasto la malfermon de la Unua Sesio de la 11-a TPK. Vespere de la 4-a de marto Tsang donis bankedon por la Hongkong-aj reprezentantoj de TPK kaj Hongkong-aj membroj de ĈPPIK. Li diris en la bankedo, ke la disvolviĝo de la ŝtato donas novan ŝancon por Hongkong, kaj kondukis Hongkong en novan eraon.
Tsang diris ankaŭ, ke la Hongkong-aj reprezentantoj de TPK kaj membroj de ĈPPIK estas elitoj de Hongkong. Ili ne nur ludas gravan rolon en sia kampo, sed ankaŭ kontribuas al la disvolviĝo de Ĉinio per partopreno en la du kongresoj.
Por plue disvolvi la ekonomion de Hongkong, la registaro de Hongkong decidis akceli la konstruadon de dek grandaj vorkoj, precipe tiu de translima transportado. La registaro plene disvolvos la rolon de la internacia komerca kaj financa centro de Hongkong kaj havigos favorajn kondiĉojn al entreprenoj kaj investantoj de Hongkong kaj ĉeftero.
Tsang diris, ke 2008 estas signifoplena por Ĉinio. Restas kvin monatoj ĝis la Pekinaj Olimpikoj. "Ni fieras, ke Hongkong fariĝis urbo de rajdarta konkurso". Nun Hongkong streĉe preparas sin kaj ĝia laboro estis aprobita de la Internacia Olimpika Komitato kaj la Internacia Rajdarta Federacio. Per riĉa sperto de okazigo de internaciaj agadoj en Hongkong, ni helpas fari la Pekinajn Olimpikojn karakterizaj kaj altnivelaj. |