Shao Yiming, membro de ĈPPIK kaj la unua specialisto de la Centro por Preventi kaj Superregi Aidoson sub la Profilaktika Centro de Ĉinio, diris post grupa diskuto en la Unua Sesio de la 11-a ĈPPIK, ke Ĉinio takse nombris 50 mil novajn aidosulojn kaj infektitojn en 2007, je 20 mil malmulte kompare kun tiu en 2005.
Shao diris, ke kreskis la nombro de ekzamenitoj de aidoso, kaj aidosuloj kaj infektitoj akiris kuracadon kaj miloj da vivoj estis savitaj. Stariĝis pli ol 500 metadonaj kuracejoj kaj pli ol 700 lokoj por interŝanĝi injektilojn kaj populariĝis la kutimo de uzado de kondomo.
Li substrekis, ke la ĉina registaro plenumis la promeson pri preventado de aidoso faritan en la asembleo de UN. La unuaj sukcesoj de Ĉinio estas vaste laŭdataj de la internacia socio.
|