|
de LI JIAJIA
La 6-an de marto Qiangba Puncog, reprezentanto de TPK kaj prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, refutis la diraĵojn pri "sendependiĝo de Tibeto".
Qiangba Puncog rimarkigis, ke Tibeto delonge estas nedisigebla parto de Ĉinio. La diraĵoj pri "sendependiĝo de Tibeto" ne havas perspektivon nek historian fakton. Tio estas absoluta sensencaĵo.
Qiangba Puncog parolis ankaŭ pri homaj rajtoj de Tibeto. Li diris, ke iuj okcidentanoj tro ofte kaj malprave kritikas la staton de homaj rajtoj de Tibeto. Li varme invitis eksterlandanojn viziti Tibeton por persone sperti la staton de homaj rajtoj de Tibeto. Li diris: "Se ili respektos fakton, ili certe havos ĝustan juĝon, kaj ne aperos la afero, kion ni ne volas vidi." |