| de HAO YALIN
La 2-an de marto, ĵus fininte intervjuadon al la aktivado por celebri la 25-an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj de Ĉinio kaj Eburbordo, du raportistoj de Eburbordo komencis sian intervjuadon al TPK kaj ĈPPIK. Kiel raportistoj de la Radia Televizia Stacio de Eburbordo, ili unuafoje raportis pri Ĉinio kaj pri la du sesioj. La rapida disvolviĝo de Ĉinio kaj "entuziasmo kaj malfermiteco" de la ĉina popolo donis al ili profundan impreson.
"En Pekino, la stratoj estas tre larĝaj, la medio tre bona kaj la urbo tre bela. Antaŭe mi nur scias, ke Ĉinio estas evoluanta lando, kaj ne atendis, ke Ĉinio disvolvas sin tiel bone." Unu el ili diris. Li diris al mi ankaŭ, ke multaj eburbordanoj ne konas Ĉinion, kaj li esperas foti kiel eble plej multe por alporti ĉinajn belaĵojn kaj fruktojn de disvolviĝo al sia lando. Pro tio la raportisto sin anoncis por intervjui la du sesiojn de Ĉinio. Tiuj politikaj kongreso kaj konferenco fariĝis gravaj fenestroj de fremdlandaj raportistoj por koni kaj observi disvolviĝon de Ĉinio. Krom Eburbordo, ankaŭ Maroko kaj Kenjo sendis raportistojn al la du sesioj de la kuranta jaro. Sperto de Ĉinio en disvolvo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estos plej atentataj de ili.
Unu el la du raportistoj el Eburbordo diris: "Ĉiuj temoj interesas min, precipe funkciado de tiu politika sistemo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Eburbordo en ekonomio, komercado kaj kulturo."
Li akcente menciis la Olimpikojn okazontajn aŭguste en Pekino. "Ni tre atentas la Pekinajn Olimpikojn. Mi raportas pri politiko, sed esperas povi raporti pri la Olimpikoj, kaj mi havos la ŝancon."
Antaŭe, landoj sude de Saharo, ekzemple Eburbordo, malofte sendis raportistojn por intervjui la du sesiojn de Ĉinio. Sed en la pasintaj jaroj pli kaj pli multiĝis la raportistoj, kiuj sin anoncis por intervjui la du sesiojn, kaj pli kaj pli multaj landoj kaj regionoj sendis al ili raportistojn.
Nun jam 843 raportistoj el 225 vehikloj de 42 landoj sin anoncis por intervjui la du sesiojn, kaj la nombro de raportistoj multiĝis je 20% kompare kun tiu en la pasinta jaro. |