| de LI JINGRUI
La 5-an de marto Chen Xiwen, membro de ĈPPIK kaj direktoro de la Oficejo pri Kampara Laboro de Ĉinio, diris post grupa diskuto, ke por garantii gren-liveradon enlandan, Ĉinio principe haltigos ĉi-jare eksportadon de greno, sed tio ne signifas, ke eksterlanda greno kun pli alta prezo eniros en la ĉinan merkaton kaj de tio sekvos leviĝo de la prezo de enlanda greno, ĉar post la haltigo de gren-eksportado la greno produktita enlande povos kontentigi postulon de Ĉinio.
La laborraporto de la registaro diras, ke por preventi troan altiĝon de prezoj oni rigore limigos grenon industrie uzatan kaj eksportan. Chen diris, ke ĉi-jare stabiligo de prezoj estas unu el la ĉefaj taskoj de Ĉinio. |